Alarmo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "signalo por anonci minacantan danĝeron aŭ voki al batalo aŭ helpo".
La vorto alarmo fontas aŭ el la franca esprimo A l’arme signifanta "al la armilo!", aŭ el la itala, plurala esprimo Alle arme respektive All’arme, do "al la armiloj!". En figurativa senco tio signifas, ke certa grupo de homoj, ekzemple la polico aŭ fajrobrigado, sed en iuj kazoj ankaŭ la tuta loĝantaro, estas konsciigita pri minaca, danĝera evento kaj vokata al reago. La sinsekvo de reagoj post alarmo estas nomata "alarma ĉeno".
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search